Eli Urbanová

 
 

KOLEKTO DE POEMOJ

 

 

       
 En sonĝo nur  Sorĉistino    
 Hetajro dancas  Sonĝo    
 Peza vino   Tuko  
         
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

*  

PEZA VINO

 *

Ja estis peza vino,

kiun ni trinkis kune.

Flamruĝa laŭ koloro,

laŭ gust’ tre dolĉa, ĉu ne?

Ni tostis... Du pokaloj

ektintis pro la ĝojo...

Trinkite - ĝis la fundo.

Aĥ, je kioma fojo?

 

Kaj pasas tag’ post tago

en vico senvaria

kaj jen anstataŭ sobri

mi estas plu ebria...

Ne volas trankviliĝi

la pulseganta sango.

Mi pezan vinon sentas

ankoraŭ sur la lango...

 

 

*  

EN SONĜO NUR

 *

En sonĝo nur

ni niajn korpojn tuŝas

tremante pro volupt’,

en sonĝo nur

mi en la brakoj kuŝas,

venkito jen sen lukt’.

 

En sonĝo nur

ni pekas sen pudoro

regataj de pasi’,

en sonĝo nur

mi tra feliĉa ploro

diradas al vi: Ci!

 

 

 

 

 

 

*  

*  

SORĈISTINO

*

Okazis antaŭ noktomezo...

Venis fremdul’ kun angla naz’...

Mi vendis min... Je kia prezo?

Por fulmmomento de ekstaz’

Nek gren’ prosperas,

nek la vino,

sorĉistino!

Ĝis nun ne vidis tian nudon

urbo escepte ekscitita.

Do distru vin! Do pruvu prudon

per kruco hipokrita!

 

Sekvis - sovaĝa amindumo.

Min nur ekregis malkviet’,

kiam aperis en lunlumo

hufo anstataŭ la pied’...

Nek gren’ prosperas,

nek la vino,

sorĉistino!

Ekzekutist’ en poz’ konvinka,

tiu ne timas ian sorĉon.

Al bel’ vi lernis esti blinda,

jam tempo, kaptu torĉon.

 

Baldaŭ diskuris onidiro,

ke belulinon en kaban’

vizitas stranga kavaliro;

neniu estis ol Satan’.

Nek gren’ prosperas,

nek la vino,

sorĉistino!

Jes, satrigardu, scivoluloj,

rapide brulas ligno, paljo!

Nutro tro forta por okuloj.

Viktimon lekas fajro.

 

Ĉu iu - tiel min karesis?

Ĉu iu kisis - kiel li?

Sub tur-men-ti-loj mi konfe-sis

la tu-tan verrr-on kaj eĉ - pli...

Nek gren’ prosperas,

nek la vino,

sorĉistino!

Jen adiaŭo... Kaj sen danco.

Jen adiaŭo... Kaj senkante.

Estu damni -! Lasta pranco --

Ŝi falas cindriĝante

*  

*  

HETAJRO DANCAS

*

Kiel en kristal’ ĵus ŝirita floro

pompas vi, amant’, en la kadra oro,

ŝvebas florparfum’ tra l’ izolsilento:

            Dolĉa amtento.

 

Estas nura ŝajn’ reciproka logo,

bela trompo nur - okuldialogo.

Nur naiva lud’, sed ĝi iĝas fajro.

            Dancos hetajro.

 

Kaj jam falas for la veluro - punto --

Kvazaŭ movus vi per la hela frunto,

kvazaŭ vere nun fulmaperus briloj

            en la pupiloj...

 

Kantas mia korp’ nudan kanton tange --

Kisu, kisu min, kun paŝi’, ĝissange!

Pro volupta trem’ mi ebrie svenas --

            Kaj vi ne venas!

 

Ne etendas sin en avid’ la mano,

male: Via trajt’ - moka rid’, rikano!

Je l’ unua foj’ mi verŝante larmon

            kaŝas la ĉarmon...

 

Post la plorkonsol’ la raci’ admonas.

Sciu do, amant’, ke mi vin pardonas,

ĉar ne tuŝas ja kia ajn plezuro

bildon sur muro.

 

TUKO

*

Tian mi aĉetis tukon:
verda estis ĝi kaj lila
kaj ol plumo pli facila,
nu, bela!

Mi ĝin ligis sub mentonon,
mi ornamis per ĝi nukon –
Kiu havis tian tukon?
Neniu!

Kaj li vidis mian ĝojon
kaj trioblan ĝojon sentis.
Se mi lin kun tuk' turmentis,
do dolĉe!

Mi la verdan tukon metis
nome sub la umbilikon –
Nuda timus mi kritikon,
konfesu!

Estis tuk' venene verda,
bela, lila en anguloj.
Al li sole la okuloj
ekbrilis –

Tie ĉi indiĝenino
nur en tuko sin apogis.
Jes, ĉi tie mi delogis
lin tiam!

Ĉion, ĉion mi memoras:
Kiel manojn li etendis –
Kiel verda tuko pendis
sur seĝo –

Ke li poste, jam trankvila,
al mi tiun tukon laŭdis –
Ke mi lin eĉ ronki aŭdis
volonte –

Verda tuko apartenas
al trezoro de mi, riĉa.
Foje estis mi feliĉa,
amata –

*  

*  

SONĜO

*

En la brua rond’, kvankam tre adora,

sola estis mi, senespere sola.

Fakte havis mi nuran intereson

            trovi forgeson.

 

Funde en anim’ doloriga dorno.

Aĥ, likvidi ĝin dum balzama dormo!

Longe regas min unu pet’, ne plio:

            Venu, Julio!

 

Lumo en la pord’... Diafane pura

paŝas al mi vir’ en la tog’ purpura.

Li, Julio mem! Mia patro, frato,

            mia amato!

 

Kion portas li? Ĉu ne oran liron?

Eksonoris kord’... Mi retenas spiron...

Kaj jam tra l’aer’ melodio mola

            ondas konsola...

 

Dioj, kia bel’! Kiel rara sento

vibras el muzik’ de ĉi instrumento!

Ludu, ludu do! Al olimpa alto

            levas al arto.

 

Pasis melodi’, kun la dorm’ ĝi pasis.

Aŭ mi sonĝas plu, aŭ mirakl’ okazis!

Jen sur sofa ruĝ’ - je plej granda miro -

            oras la liro.